Attila Schimmer, kantisto, histriono, Sänger, énekes
Attila Schimmer, kantisto, histriono, Sänger, énekes 

Bonvenon al Eperantujo

Esperanto (origine: Lingvo Internacia) estas la plej disvastigita internacia planlingvo[4]. En 1887 Esperanton parolis nur manpleno da homoj; Esperanto havis unu el la plej malgrandaj lingvo-komunumoj de la mondo. En 2012, la lingvo devenis la 64-an tradukeblan per Google Translate[5]; laŭ 2016, Esperanto aperis en listoj de lingvoj plej lernataj[6] kaj konataj en Hungarujo[7]. La nomo venas de la kaŝnomo “D-ro Esperanto„ sub kiu la juda kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo en la jaro 1887 publikigis la bazon de la lingvo. La unua versio, la rusa, ricevis la cenzuran permeson disvastiĝi en la 26-a de julio; ĉi tiun daton oni konsideras la naskiĝtago de Esperanto[8][9]. Li celis kaj sukcesis krei facile lerneblan neŭtralan lingvon, taŭgan por uzo en la internacia komunikado; la celo tamen ne estas anstataŭigi aliajn, naciajn lingvojn.

 

Kvankam neniu ŝtato akceptis Esperanton kiel oficialan lingvon, Esperanto tamen eniris en la oficialan instruadon en pluraj landoj kiel Hungario kaj Ĉinio. La lingvo estas uzata de internacia komunumo, nombranta laŭ diversaj taksoj cent mil ĝis du milionojn da parolantoj (depende de la lingvonivelo); estas laŭ diversaj taksoj inter proksimume unu kaj pluraj miloj da denaskaj parolantoj[10].

Esperanto akiris kelkajn internaciajn distingojn, ekzemple du rezoluciojn de UNESCO aŭ subtenon de konataj personoj de la publika vivo. Nuntempe ĝi estas uzata porvojaĝadokorespondado, interkompreniĝo dum internaciaj renkontiĝoj kaj kulturaj interŝanĝoj, kongresoj, sciencaj diskutoj, origina kaj tradukita literaturomuzikoteatro,kino, presita kaj interreta raportadoj, radia kaj televida elsendadoj.

La vortprovizo de Esperanto devenas plejparte el la okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras ankaŭ slavlingvan influon. La morfemoj ne ŝanĝiĝas kaj oni povas ilin preskaŭ senlime kombini, kreante diverssignifajn vortojn, Esperanto do havas multajn kunaĵojn kun la analizaj lingvoj, al kiuj apartenas ekzemple la ĉina; kontraŭe la interna strukturo de Esperanto certagrade respegulas la aglutinajn lingvojn, kiel la japanansvahilan aŭ turkan.

Druckversion | Sitemap
© Attila Schimmer